Komputado estas la metio, arto kaj scienco pri la uzo, la konstruado kaj la ecoj de komputiloj. Se oni volas emfazi nur la sciencan flankon de ĝi, oni ankaŭ nomas ĝin komputoscienco. Ĉe la vorto komputiko kun la ne-oficiala sufikso -ik- tamen ne estas klare, ĉu ĝi celas nur la komputosciencon aŭ ĉiujn aspektojn de komputado.
Laŭ komputiko, disketo (aŭ diskedo aŭ moldisko) estas speco de ekstera memoro aŭ datumportilo en malmola plasta kvadrata ŝelo. Disketoj estas legata kaj skribita de diskturnilo (ofte mallongita laŭ la angla Floppy Disk Drive kiel FDD). Ĝi estas iufoje konata kiel moldisko por distingi ĝin de durdisko.
FAT (Angle 'File Allocation Table', Arkiva Lokaliza Tabulo) estas unu el la plej malnovaj dosieraj sistemoj.
Microsoft Windows (angla elparolo [ˈmaɪ.kɹoʊ.sɒft ˈwɪn.doʊz], en Esperanto Vindozo[Noto 1] aŭ Fenestroj) estas serio de plurtaskaj operaciumoj produktataj fare de Microsoft (en Esperanto Mikrosofto). Ili plejparte estas destinitaj por personaj komputiloj (PC) ekipitaj per procesoroj Intel-kongruaj; la kombinon de tiu ĉi aparataro kaj de Vindozo oni foje nomas Vintelo. Vindozo estas la plej vaste uzata operaciumo en la mondo. La nomo Windows (angle "fenestroj") venas de tio, ke la uzanto-interfaco montras la rulantajn aplikaĵojn kiel kvarangulajn fenestrojn.
MS-DOS (mallonge por la anglalingva Microsoft-Disk Operating System, Mikrosofta Diska Operaciumo) estis la unua operaciumo de Mikrosofto por personaj komputiloj.
En komputado, operaciumo (angle: operating system aŭ OS), estas speciala programaro, sen kiu ne eblas uzi plispecifajn programarojn. Ĝi oficas kiel "bazo", al kiu aliaj programaroj apogiĝas, kiuj do devos esti projektataj por tiu operacio, alie ili ne estos rekonataj.
Bitoko, Bajto aŭ Okopo : Opo el fiksita nombro da bitoj (kutime bitoko), traktata kiel tutaĵo. Kutime la malpleja adresebla memorero (ĉelo) havas la kapaciton 1 bitoko; kiel mezurunuoj de memorkapacito ankaŭ estas uzataj kilobitoko, megabitoko, gigabitoko.
Disko estas ujo por konservi dosierojn. Ne ĉiam eblas klare diferencigi dosierujon kaj diskon.
Dosiero estas unudimensia nomita aro da datumoj, konservata en komputilo en speciala ejo. Maniero kiel datumoj en la dosiero estas skribitaj en ĝi estas formato de dosiero. Longo de dosiero povas esti diversa kaj kutime (en modernaj komputiloj) estas mezurita en bitokoj.
Dosiersistemo estas ilo por konservi multajn dosierojn en unu disko aŭ alia daten-portilo. Bezono havi dosiersistemojn estas pro tio, ke disko estas unudimensia aro de bajtoj, kaj per simpla maniero tien eblas skribi nur unu dosieron (kaj tiam ne estos sciataj ĝiaj nomo, longo kaj aliaj ecoj).
Oostenryk-Hongarye (Duits: Österreich-Ungarn, Hongaars: Osztrák–Magyar), oftewel die Oostenryks-Hongaarse Monargie (Duits: Österreichisch-Ungarische Monarchie, Hongaars: Osztrák–Magyar Monarchia), was 'n staat in Sentraal-Europa vanaf 1867 tot 1918. Dit het bestaan uit Oostenryk en Hongarye en is deur slegs een monarg regeer. Die twee keisers en konings van Oostenryk-Hongarye was Frans Josef I en Karel I.