Elektromagnetismo estas tiu parto de fiziko, kiu okupiĝas pri la elektra kaj magneta kampoj kaj ĝiaj efikoj al ŝargaj partikloj.
Lumo kutime nomiĝas tiu parto de la elektromagneta spektro, kiu estas videbla por la homa okulo, sed oni ankaŭ uzas la vorton por ajnaj elektromagnetaj radiaĵoj.
Lumrapido, kies kutima simbolo estas c (kaj ankaŭ c0),estas baza fizika konstanto. Ĝi estas la rapido de lumo kaj de ĉiu speco de elektromagneta radiado en vakuo, la rapido de senmasaj partikloj kaj la maksimuma ebla rapido de transportiĝo de energio kaj de informo. Ĝi egalas ekzakte al 299 792 458 metroj en sekundo. Ofte oni citas la proksimuman valoron 300 000 kilometroj en sekundo.
Elektromagneta radiado aŭ elektromagnetaj ondoj estas radiado el elektra kampo (
Fotono estas partiklo sen ripoza maso kaj sen elektra ŝargo.
Leptono estas subatoma partiklo kun pozitiva duonentjera (valoro +1/2) spino (fermiono), kiu ne havas iun internan strukturon kaj ne partoprenas en fortaj interagoj. La etimo de la vorto leptono estas de greka vorto λεπτός, kiu signifas "malpeza". La terminon enkondukis Leon Rosenfeld en 1948 pro la fakto, ke ĉiuj konataj tiatempe leptonoj havis ege malpli grandajn masojn ol kompundaj "pezaj" partikloj kiel barionoj. Nuntempe tiu ĉi termino ne plu estas vera, ĉar ekzemple taŭono estas preskaŭ duoble pli peza ol tiaj barionoj kiel protono aŭ neŭtrono.
La atomkerno (ankaŭ nomata atoma nukleo) estas parto de la atomo, konsistanta el protonoj kaj neŭtronoj. En ĝi koncentriĝas 99,9 % de la atoma maso, kvankam ĝi reprezentas nur etan parton de ĝia volumeno. Pro la protonoj, atomkerno havas pozitivan ŝargon. Neŭtrala atomo (laŭ ŝargo) estiĝas, se kernon kun n protonoj ĉirkaŭas sama nombro da elektronoj.
Hadrono (el greka hadros — forta) estas familio de kompundaj (t.e. nefundamentaj) elementaj partikloj, kiuj partoprenas en fortaj interagoj kaj konsistas je kvarkoj. La termino estas enkondukita far Soveta fizikisto Lev Okun. Ekzistas du bazaj grupoj de hadronoj:
Mezono (de greka μέσος — meza) estas forte interaganta bosono (hadrono) kun entjera spino. Laŭ norma modelo mezonoj estas komponitaj (nefundamentaj) elementaj partikloj el para nombro de kvarkoj kaj kontraŭkvarkoj. Antaŭ malkovro de tetrakvarkoj oni kredis ke ĉiuj mezonoj estas paroj el kvarko kaj kontraŭkvarko de sama kolorŝargo. Tetrakavrkoj, laŭ predikto, havas du tiajn parojn. Laŭ spino mezonoj disdividiĝas je pseŭdoskalaraj mezonoj (spino=0) kaj vektoraj mezonoj (spino=1). Ĉiuj mezonoj estas nestabilaj kaj plejparto de iliaj masoj estas energio de ligo.
Kvarkoj estas partikloj el kiuj hadronoj estas konstruitaj. Ili formas strukturnivelon de materio sub tiu de – ekzemple – neŭtrono kaj protono. Ĉiuj kvarkoj havas spinon ½, kaj rilate elektran ŝargon, kelkaj kvarkoj havas 1/3 kaj aliaj 2/3 (se −1 estas la ŝargo de elektrono). Kvarkoj estas influataj de forto nomata kolorforto, studata en la Kvantuma kromodinamiko.
Nukleonoj (laŭ la latina nucleus - kerno) estas la elementaj partikloj, el kiuj la atomkerno konstruiĝas, nome la protonoj kaj neŭtronoj.