La perioda tabelo de kemiaj elementoj estas tabela prezento de ĉiuj konataj kemiaj elementoj. Kvankam variantoj de la tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev, kiu proponis tiun tabelon en 1869. Mendelejev proponis la tabelon por ilustri la ripetiĝantajn („periodajn“) ecojn de kemiaj elementoj. La ĝusta strukturo de la tabelo estis plurfoje precizigata dum malkovro de pliaj kemiaj elementoj, kaj dum oni evoluigis pliajn teoriajn modelojn por klarigi la eco-ŝanĝojn de jam ekzistantaj elementoj.[1]
Nemetalo estas kemia elemento, kiu ne kondukas la kurenton. Kelkaj nemetaloj havas ankaŭ kondukajn modifojn (grafito kondukas, diamanto ne kondukas la kurenton).
Laŭ Kemio kaj Fiziko fazo de materio estas stato, en kiu materio havas similajn kemian strukturon kaj fizikajn ecojn. Ekzemploj de tiaj proprecoj inkluzivas densecon, indicon de refrakto kaj kemian kunmeton. Simpla priskribo estas ke fazo estas regiono de materialo kiu estas ĥemie uniforma, fizike distingebla kaj (ofte) meĥanike apartigebla. En sistemo konsistanta de glacio kaj akvo en glasa kruĉo, la glaciaj kuboj estas unu fazo, la akvo estas dua fazo kaj la humida aero super la akvo estas tria fazo. La glaso de la kruĉo estas alia aparta fazo.
Gaso estas fizika stato de materio, en kiu la komponaĵoj (atomoj aŭ molekuloj) povas moviĝi libere kaj ne estas interkonektitaj. Depende de la temperaturo kaj premo gasa substanco povas transformiĝi al likva aŭ solida stato.
Likvo (aŭ likvaĵo) estas fluido kies volumeno estas fiksata per konstanta premo kaj temperaturo, kaj kies formo norme estas konforma al la ujo, kiun ĝi plenigas. Likvoj faras premon sur la flankoj de la ujo kaj sur io en la likvo. La likva fazo estas fazo de materio.
Solido estas fazo de materio, kiu havas formon kaj volumenon. La atomoj aŭ molekuloj estas relative proksimaj kaj fiksaj; tamen solidon ankoraŭ eblas deformi aŭ kunpremi.
La metaloidoj estas kemiaj elementoj de la perioda tabelo kiuj havas trajtojn de ambaŭ metaloj kaj nemetaloj. Metaloidoj estas pli bonaj semikonduktaĵoj ol konduktaĵoj.
Atomomaso, antaŭe atompezo, estas la maso de atomo. Por ĝi, kiel por ĉiu maso en la SI-sistemo povas esti uzata la mezurunuo kilogramo. Por kelkaj kalkuladoj estas pli praktike uzi la atomomasan unuon u.
Oligoelementoj estas kemiaj elementoj, kiuj bezonatas en tre malgranda kvanto por la organisma vivnecesa materialŝanĝo-funkcioj. Ili devas esti regule alportataj por la korpo. La ĉiutaga bezono de sana plenkreskulo estas inter kelkcentoj da mikrogramo (el seleno kaj arseno) kaj kelkaj miligramo (el fero kaj jodo).
Kemio aŭ ĥemio estas la scienco, kiu studas: la konsiston kaj la strukturon de la materio, la ecojn de la materio, la ŝanĝiĝojn, kiujn suferas la materio kaj la kondiĉojn necesajn por estigi aŭ eviti tiujn ŝanĝiĝojn.
Laŭ plej ĝenerala kompreno elemento estas ĉiu el la konsistigaj eroj de tuto. La vorto havas pli specifan difinon, se oni parolas pri